Jaroslav Vrchlický
POST PLUVO

Trarompas jam la Bluo! Diamante
la boskaj branĉoj riĉas,
torento ŝaŭmverŝiĝas
en kur' freneza, ride, klaĉe, kante.
La akvoj, ĉu vi aŭdas,
de l' rokoj eĥe plaŭdas.
Ho ŝajnas, ke starante
en akvoj Pan mem, pri petol' forgese,
al kap' kaj dors' senĉese,
fontane
fluigas akvojn nun kaj ĝojfreneze,
ravite klakas mane.